Esperanto Nia
Movado - Poemo

La klub'.
15. nov. 1911.

Horsensaj samcelanoj, vi
kunvenas sub
standardon verdan, kiun ni
flirtantan vidas, tie-ĉi,
post kiam konsentintoj pri
Horsensa klub'
ni kunligiĝis en labor'
:/: kontinuanta per kaj por :\:
la klub!

De sub standardo iris for
el nia klub'
fervoraj batalantoj por
interesigi dolĉe dor-
­metantojn pri l' paca labor'
de nia klub'.
Al kune militantaj ni
:/: konstantan forton donu ĝi, :\:
la klub'!

Du jaroj jam kunligas nin
en nia klub';
la tempo plifortigis ĝin;
klubanoj kore donis sin
al la laboro, kiu nin
kunvokis sub
brilverdan stelon. El la kor'
:/: ni kriu kune vivu por :\:
la klub'!

Sveadane

Notoj
El: Trovita papero el 15.11.1911.
Verkisto: Sveadane
, kiu estas = ???!
Melodio: Dana:
Kong Kristian...