Simpla, bela kaj fleksebla
kaj facile parolebla
kaj en siaj elementoj
antaŭ lingvoj en la mond'
- por demando kaj respond' -
klara kaj internacia,
plej lernebla, melodia
en la granda, lingva rond':
Tia estas Esperanto,
- aŭdu, ĉiu ŝancelanto -
por la homo edukita
komprenebla sen diven':
Vera lingvo, vera ben'
por la mond' civilizita -
eĉ ne multe instruita
homo lernas ĝin sen pen'.
Mil da faktoj jam atestas:
Esperanto sole restas
la tutmonda komprenilo,
bela lingva pachelpil'
kaj fortika la ligil'!
Do praktiku Esperanton -
al la mondo konservanton!
- Jen: tutmonda verdigil'! -