Sterniĝas lando inter mar' kaj fjordo
kun erikejo, kampo kaj arbar';
ne estas land' pli bela en la Nordo
kun homoj viglaj, taŭgaj por bonfar'!
/:Tomboj pratempaj sur montoj, ĉe mar'
flustras pri temp' de l' idola altar':/
Pratempe migris for el Himerlando
armeoj fortaj - kiel norda vent',
kun sanga kaj efika "propagando"
konkeris novan teron por la gent',-
/:vekis la timon en ĉiu popol'-
Estis terura la norda idol'!:/
Kaj poste en la hejma grandarbaro
rabistoj en kavernoj ĉe la voj'
riĉigis sin per sama malbonfaro -
Kaj ilin sekvis zorgoj kaj malĝoj'.
/:Tamen, la nuntempa posteular'
ĝuas la pacon de l' hejma altar':/
Kaj el la sama lando pitoreska
nun venas nova batalanta ar'
kun koro por la paco inkandeska -
kaj por la verda samideanar'...
/: Homoj! Vin helpas en ĉia bonfar'
la himerlanda kunbatalantar'.:/