Esperanto Nia
Monologeto

* * *
Leciono en Religio.
Tradukis: H. Th. Thomsen
(el norvega lingvo).

La instruisto, maljuna teologia kandidato, fraŭlo, tre miopa, kun okulvitroj, legas el la religia historilibreto. Petolulo inter la knaboj kungluis tamen du foliojn, kaj aperas kurioza sceno.

"Ja, karaj amiketoj, hodiaŭ ni daŭrigos la legadon pri la kreado. Mi komencu: Kaj Dio prenis ripon el la dekstra flanko de l' viro kaj kreis la virinon. Kaj ŝi havis ( - li turnas la folion - ) kvardek futojn laŭlonge kaj kvardek futojn laŭlarĝe, kaj ŝi estis interne kaj ekstere ŝmirita je peĉo ... «

Li haltas surprizita, turnas kaj relegas sed kun sama rezul­tato. Fine li diras serioze:

"Nun mi estas leginta tiun-ĉi libreton je centoj da fojoj, sed ankoraŭ neniam mi vidis tiun-ĉi lokon. Sed kiam tiel estas skribite, tio devas esti vero. Kaj tio devas esti skribita por montri al ni, - kia terurega kreitaĵo la vi­rino efektive estas ... « *

Notoj
El Prozo el Danaj-Norvegaj Aŭtoroj - de H.Th.Thomsen.
Esperanto-Forlaget, Kristiania, 1908.
H. Th. Thomsen, dano, tipografisto, tradukanto, E-isto de 1905. Dum multaj jaroj la ĉefa gvidanto de la E-vivo en Oslo. Fondis la unuan E-klubon en Oslo la 8-an de februaro 1906. Pro ekestinta disputo inter la anoj de la gazeta komitato je propra risko redaktis kaj eldonis la unuan n-ron (1-a de januaro 1909) de „N E-Gazeto“ Norsk E-blad. Kunfondinto de Norvega Esperantista Ligo 1911. Disponigis por la E-klubo propran ĉambron en sia hejmo. Aranĝis grandan E-ekspozicion en 1909. Verkis artikolojn, poemojn, lernolibrojn, unu el ili aperis en 10.000 ekzempleroj.