En la jaro 1932 rondeto de junaj socialdemokratoj partoprenis kunvenegon en Helsinki, kie Esperanto ludis sufiĉe gravan rolon. La sola dana esperantisto
estis
Tage Lau, sed la entuziasmo ĉe la aliaj danoj estis tiom granda, ke post la hejmenveturo povis okazi pluraj kursoj en Kopenhago kaj Kastrup sub gvido de la estona f-ino E. Pähn, k-do Tage Lau kaj k-do Paul Neergaard.
La 27-an de aŭgusto samjare la unua kopenhaga laborista Esperanto-klubo fondiĝis sub La nomo Antaŭen (nur ek de oktobro 1936 la klubo nomis sin LEK.
La unua prezidanto estis Tage Lau. En la statutoj oni proklamis, ke sufiĉas por eksigo, ke oni ne faris ion por lerni Esperanton!!
Jam en 1933 6 el la anoj vizitis SAT-kongreson en Stokholmo, kaj la impreso, kiun ili ricevis tie, estis tiom granda, ke ili neniam poste forlasis la movadon.
Per kunvenoj, ekspozicioj, kursoj kaj festoj la klubo ampleksis 32 anojn.
Okaze de la DSU-kongreso 1934 delegito el Hillerød, Poul Thorsen, proponis rezolucion favore al Esperanto. La kongreso nur akceptis kelkajn el la frazoj rekomendante Esperanton en la studrondoj.
1938 la klubo aliĝis al DLEA, tiu aliĝo montriĝis tre profita por LEK, kiu atingis fruktodonan kunlaboradon kun la ceteraj danaj laboristaj esperantistoj. 1939 la statutoj ekhavis pli larĝan fundamenton. Nova statuto diris jene: La klubo laboras paralele kun la ceteraj kulturaj kaj klerigaj organizoj de la laborista movado.
La SAT-Kongreso en Kopenhago 1939
Jam en 1936 estis diskuto pri aranĝo de SAT-kongreso en Kopenhago 1939 aŭ 1940. 1937 k-do Poul Thorsen migris al Roterdamo por inviti la SAT-anaron al Kopenhago 1939. En la Brusel-kongreso 1938 k-do Paul Neergaard ripetis la inviton, kiun nun estis definitive akceptata. En Kopenhago tiam estis rondo de 14 SAT-anoj, sed la kongrespreparo ŝanĝis tiun bildon: 1939 estis 36 SAT-anoj (La Malmø-rondo tiam havis 31). Por la organiza kongreskomitato "OKK« elektiĝis Paul Neergaard, Poul Thorsen, Svend Iversen, Kaj Henriksen, Svend Sørensen kaj Evald Lang, sed tiu komitato, iom post iom sin suplementis per preskaŭ ĉiuj klubanoj. Feliĉe la eklaboro komenciĝis jam du jarojn antaŭ la kongreso. Senfine estis la vizitoj al la aŭtoritatuloj por certigi la multajn gravajn aranĝojn: komforta amasloĝejo en Nyboder Skole, vojaĝrabatoj, oficiala poŝtstampo por la kongreso, establigo de bankoficejo kaj vojaĝoficejo, akcepto de ministro, urbestro, reprezentantoj de laborista universitato, gazetara kampanjo, lub de la diversaj ejoj, ĉefe la Odd-Fellow-palaco kaj Grundtvigshus, propra ŝipo por la Malmø ekskurso, eldono de glumarkoj kaj plej diversaj presaĵoj, ekz.:
20.000 ekzemplera propagandgazeto, kiu aperis februare 1939 kaj aldonata al vico de Esperanto gazetoj.
Oni ne forgesu, ke la kongrespreparoj okazis samtempe kun la plej granda politika krizo, kiu skuis Eŭropon. 600 gek-doj sukcesis ĝustatempe veni, sed sennombraj estis tiuj, kiuj eĉ en terorlandoj per la radio spirite povis ĉeesti. Pola
k-dino kortuŝe skribis: La finaj vortoj de k-do Neergaard estis saluto al ĉiuj esperanistoj, kiuj pro la cirkonstancoj ne povis veni al la kongreso, sed en la nuna momento aŭskultis radie. Per la lastaj vortoj mi sentis min senpere aludata kaj estis vere kortuŝata. - La tuta aranĝo de la solena malfermo faris tre bonan impreson ...
La instruministro J. Jørgensen paroladis kaj reprezentantoj de la gazetaro kaj de la tuta laborista movado salutis la kongreson.
La kerno de la kongæso estis laŭ "O.K.K.", krom la laborkunsidoj, la Laborista Universitato. Okazis la jenaj treege interesaj prelegoj: Raso kaj klaso (Paul Neergaard) La laborista movado en la aktuala situacio (Ejnar Norman) Loĝeja kulturo (Johs. E. M. Kjær) Edukado - sur bazo de
praktikaj spertoj el la lernejaj reformoj de Vieno (Otto Simon) Seksa kulturo (J. H. Leunbach) Krimeco kaj kulturokrimeco kaj klaso (Josef Simon).
Estis unuanima konsento, ke la 19-a kongreso de SAT fariĝis konsiderinda sukceso.
Post la S.A.T.-Kongreso
La grandaj kursaj sukcesoj atenditaj post la kongreso ne okazis pro la milito kaj okupo, sed ekzistis forta kerno de lingve kapablaj gekamaradoj. La interna aktiveco kaj la nombro de la anoj (40) estis pli granda ol la jaroj antaŭ la greso.
1942 la klubo okaze de la 10-jara datreveno aperigis interesan verkon sub la titolo: Tra Densa Mallumo. La redakcia komitato estis: Poul Thorsen. Svend Iversen, Tage Lau, Paul Neergaard kaj Britta Olsson. La enhavo de tiu libro estas tre interesa: Kluba kavalkado, movado kaj lingvo. La klubo eldonis
2-monatan klubgazeton: La Ligo, sub redakto de Poul Moth.
La enhavo estis tre revolucia kaj respegulas la atmosferon dum »La 5 malbenitaj jaroj «. Ĝi ankaŭ enhavis polemikon inter P. Thorsen kaj P. Moth pri senakuzativeco, por kiu Moth propagandis. Plej prudenta estas la vortoj de Tage Lau, ke eĉ se li pravigas la vidpunkton de Moth, li ne praktike sekvas ĝin, ĉar pli utila estas disvastigo de la lingvo ol propagando por ties reformigo ...
Dum la jaroj 1943-44 ĝis majo 1945 la urbanoj travivis la plej akran tempon de la germana teroro, kaj la klublaboro preskaŭ ĉesis.
L.E.K. ofte ŝanĝis prezidanton dum la 25 jaroj: Tage Lau, Hildur Eckel, Svend Iversen, Poul Thorsen, Paul Neergaard, Andrea Jørgensen, Tage Nielsen, Poul Moth, Kaj Henriksen, Aage Bense, kiu lasta krom duonjara intervalo (Leif Hejlberg) kaj dujara (Tage Nielsen) - ankoraŭ prezidas.
Post la milito
Iom post iom la kluba vivo vigliĝis kaj aprilo 1947 la klubanoj elektis kiel prezidanton Aage Bense kaj lia fervoro kaj entuziasmo ankoraŭ pli instigis la aktivecon de la klubanoj: Samjare L.E.K. invitis sin mem al vizito en Malmø, kio iom efikis konfuze tie; tamen 40 L.E.K.-anoj loĝis ĉe la Malmøklubanoj.
1948 fondiĝis la komunkomitato de L.E.K. kaj K.E.K. La 16-18-a septembro la klubo partoprenis la komunan aranĝon de la granda ekspozicio en »La Domo de Politiken«.
Estis vera sensacia entrepreno donante bonan rikolton rilate la kursojn.
Per bonaj kunvenprogramoj, festaj aranĝoj, teatraĵoj, karnavalo, sed antaŭ ĉio la bona kurspropagando dank' al Aksel Bryfelt, la kasistino Katy Bryfelt kaj Gahms Henriksen la nombro de la klubanoj kreskis kaj duobliĝis ĝis 100 membroj.
En 1951 la klubo anoncis 10 kursojn en ĉiuj kvartaloj de la urbo. Samjare okazis »Tri Esperanto Tagoj«, - la 4-5-6-an de aŭgusto, post la SAT-kongreso en Stokholmo. La antaŭlaboron de tiu sukcesa aranĝo faris Antonius Andersen. 60 kongresintoj partoprenis kaj sub gvidado de la prezidanto kaj C. R. Ege vizitis la urbdomon, parlamentejon, muzeojn kaj la bierfarejon La Stelo, kie Albert Petersen per Esperanto informis pri la arto fari bieron kaj gvidis la vizitantojn tra la tuta entrepreno; poste oni gustumis la bierojn en la bela akceptejo.
La tuta aranĝo finiĝis per festo, kie okazis diversaj miksitaj fianĉigoj. 1952 la klubo decidis fari inviton al SAT-kongreso en Kopenhago 1953 aŭ 54, tio kaŭzis polemikon, ĉar ankaŭ L.E.K. en Århus deziris fari same. La invito prokrastiĝis. 1953 okazis komuna jarkunveno kune kun K.E.K. en Kopenhago.
La plej ŝatataj klubaranĝoj dum la jaroj ŝajnas esti: la diskuto ĉirkau la ronda tablo kun pluraj diskutantoj, prelegoj kun lumbildoj, filmvesperoj kaj antaŭ ĉio, tiuj kun eksterlandaj prelegistoj. La komunkomitato, por kiu dum la lastaj jaroj Aage Bense estas prezidanto, plenumis tiun taskon kaj donis al la klubanoj okazon aŭskulti prelegojn de la egipto, Tadros Megalli, s-ino Isbrücker, dr. Ivo Lapenna, japanino D. Tusveld kaj pluraj.
Alia komuna aranĝo estas la 80-jara naskiĝfesto por f-ino Noll kaj la granda tritaga Oktabra Kurso kun docento Pragano el Nederlando,
Poul Thorsen, Paul Neergaard kaj Britta Olsson. 1955 komenciĝis la preparo de la granda Montevideo-ekspozicio, kiu malfermiĝis en aŭgusto 1956 okaze de la UEA-kongreso. Tiu aranĝo de la diversaj kluboj kaj grupoj en Kopenhago fariĝis ne ekonomia sukceso kaj ties gvidado ne estis la plej bona. En la Loka Kongresa Komitato nia prezidanto reprezentis L.E.K.'n, kiu aranĝis specialan laborkunsidon en la kongresejo, kie la prezidanto de D.L.E.A. prelegis pri La laborista movado en Danio; poste prezentiĝis la filmo: Por la estonteco de l'popolo, kun enparolita Esperanto-teksto. La granda salono estis tutplena kaj oni devis fermi la pordojn jam de longe antaŭ la komenco.
1957 - la 25-jara datreveno. La klubo aranĝis solenan akcepton en la hejmo de Borghild kaj Aage Bense. Multaj gastoj celebris la feston, telegramoj, salutoj kaj donacoj venis grandamase kaj la hejmo preskaŭ dronis en floroj.
En la jaroj la morto trafis plurajn membrojn. Granda perdo por la klubo kaj ties anoj estis kiam nia multjara membro Andrea Jørgensen mortis. Ĉiam ŝi estis preta apliki sian grandan influon kiel sindikatestrino favore al la klubo. Ĝis la morto ŝi estis membro de la estraro ...
25 jaroj estas pasintaj. Denove ni iros antaŭen levante nian standardon, tiun standardon, kiu ornamis internajn festojn kaj flirtis je la eksteraj, sed kiun ni ankaŭ malĝoje mallevis super la ĉerkojn de niaj mortintaj gekamaradoj.
Antonius Andersen