Esperanto Nia
Leksikono

Leksikono de la mallongigoj, uzataj en la esperanto-movado.


Mallongigo:Nomo ? Alia nomo ?
U.E.A.
Unueco Estas Absurda
Universala Esperanto-Asocio
U.L.
Utopia Laboro
Universala Ligo
U.K.
Unutaga Konkordo
Universala Kongreso
L.K.K.
La Konversacia Klubo
Loka Kongresa Komitato
C. O.
Cent Oficistoj
Centra Oficejo
ISAE
Internacia Samideana Amo Erotika
Int. Scienca Asocio Esp-ista
I.S.U.
Izolaj Saĝuloj Unuigitaj
Internacia Somera Universitato
K.E.L.I.
Kreas Eternan Lokon Idilian
Kristana Esp. Ligo Internacia
TEJO
Tri Esp. Junaj Optimistoj
Tutmonda Esp. Junular'-Organizo
S.A.T.
Sentemaj Amikaj Trombonistoj
Sennacieca Asocio Tutmonda
T.E.Ĵ.A.
Tumulta Efemera Ĵurnalista Anaro
Tutmonda Ĵurnalista Esp. Asoc.
K.E.S.
Kvakantaj Esp-istaj Sciencistoj
Kvakera Esp. Societo
B.E.A
Bonfara Esperanto-Amikaro
Brita Esperantista Asocio
S.E.F.
Samideanoj Eterne Festantaj
Sveda Esperanto-Federacio
S.E.L.
Sep Esperantistoj Laborantaj
Skolta Esp. Ligo
K.E.K.
Kie Estas Klubanoj ?
Kopenhaga Esperanto-Klubo
U.N.
Universala Nenio
Unuigitaj Nacioj
I.E.M.W.
Interesa Eksperimento Monbezona en Wien
Internacia Esperanto-Muzeo en Wien
E.A.N.A
Esp-o Amerikon Ne Atingis
Esp-Asocio de Nord-Ameriko
I.L.E.I.
Instruistoj Lernos Esp-on Iam
Int. Ligo de Esp-istaj Instruistoj
C.D.E.L.
Cerbo De Esperanta Laboro
Centra Dana Esperantista Ligo
(... kaj hodiaŭ en 2009: D.E.A.
Daŭra Esperantista Amikaro
Dana Esperanto-Asocio)

Notoj
El Revuo: Internacia Bonhumoro - (Ilustrita Esp-lingva Revuo pri Tutmonda Bonhumoro kaj Karikaturarto, Kopenhago) n-ro 2, februaro 1952.
Redaktoro: Eble: Nic. Liventhal.
(Laŭ mia scio, la revuon oni eldonis nur en 2 ekzempleroj.
Retestro Lars Kromann).