Esperanto Nia
Poezio

 
Chr. Heilskov:
Libereco.
La korsopiro.
Libereco.

Laŭte tondras bruo de batalo -
kaj la mondon skuas regdelir'.
Sub la ombro de rabist-moralo
jam minacas nin abisma falo -
kaj trompiĝas ĉiu pacdezir'.

Ni sopiras al pli nobla ago,
pli malpeza spiro de l' esper',
al la sun' de l' dezirata tago,
kiam montros al LIBER' la sago -
sur estonta pli feliĉa ter'.

Furiozas en la mond' deliro
pri estreco kaj pri subpremad'.
Inda estas ja potenc-sopiro;
sed la saĝa kaj justama viro
nomas veran forton "memregad'".

Lasu al teruloj ne-pensantaj
kateniĝi de la tirani'!
- Sed la konsciencon obeantaj
en libero restu memstarantaj
- kaj en plena mensa harmoni'!

La korsopiro.

Kial migras ni de land al land'?
kial pri la malproksima strand'
­ni sopiras de la hejma ĝoj'
sur alloga nekonata voj'?

Fuĝas ni de la malnova splen'
kaj de nin sklaviga vivkaten';
malproksimen vagas mia pens',
sed ripozon trovas ne la mens'.

Helpas nek la plej sunbrila tag'
nek la blua ĉarmo de la lag';
for nin pelas nia korsopir'
al migrado ĝis la lasta spir'.

For de la malpleno en ni mem -
ni ne pensu pri la trista tem'!
Poste pagos ni per penta plor'
la malplenan lokon en la kor'.

(Farre, 9-3-1939).

 

Libereco ...El: La Semajno n-ro 3, januaro 1938.
La Korsopiro...El: Monataj aferoj/Silkeborg Esp-forening, 14-a jaro, febr. 1957.