Esperanto Nia
Fabelo

 
Malnova fabelo

Eta ŝafido iris al rivereto por trinki.
Sed iom pli alte ĉe la fluo staris lupo, kiu ankaŭ volis trinki.
Ekvidinte la ŝafidon ĝi kriis:
"Atentu vi! Vi ja malpurigas la akvon, kiu trinkos mi!" -
"Ne, tute neeble," respondis la ŝafido, "vi ja staras pli alte ĉe la fluo, ol staras mi, tiel ke la akvo fluas de vi al mi."-
"Nu, jes - povas esti," respondis la lupo, "sed cetere: certe vi lastjare kalumniis min en abomeninda maniero. Mi certe devas vin tamen puni iomete." -
"Ne, tio ankaŭ ne povas esti vera," respondis la ŝafido, "ĉar mi naskiĝis nur en la ĵus pasinta printempo." -
"Nu," diris la lupo, "se ne estas vi, do estis via patro, - tute egale; mi ne tion volas toleri!". -
Dirinte tion ĝi kaptis la kompatindan senkulpan ŝafidon kaj disŝiris ĝin.

 

El: "La Semajno", n-ro 19...
...el: La 6-an de majo 1939.