Esperanto Nia
Poezio

 
* * *
Marista kanto
Mel.; En sjøman älskar havets brus...

Mariston logas vasta mar',
ondaro kaj muĝ'.
La ŝipon skuas la stormar';
ne estas rifuĝ'.
Nun ĝis revid',
belega knabin',
revidos vi baldaŭ min!

Knabino mia diras: "Ĝis!"
ĝe ondo kaj muĝ'.
Min ligas ŝia lasta kis';
jen estas rifuĝ'.
Nun ĝis revid',
belega knabin',
revidos vi baldaŭ min!

Ŝi flustras dolĉe en orel'
ĝe ondo kaj muĝ':
"Revenu baldaŭ via vel'
al hejma rifuĝ'!"
Nun ĝis revid',
belega knabin',
revidos vi baldaŭ min!

 

El: Trovita papero - el Klubvespero de K.E.K.
la 2-an de marto 1939
.
(Ni bone scias, ke la kanto ne estas el dana deveno, - sed tamen: Oni ofte kantas ĝin en Danio - kaj tial ni decidis kunmeti ĝin ĉi-tie...