Asta Mikkelsen
Je memoro pri Dr. Zamenhof.
(Mel.: I Danmark er jeg født...)


La nova sento, kiun Majstro kreis,
La sento, kiu devas regi nin,
La frata sento, kiun ni obeis,
La sento, kiu ĉiam gvidis lin.
Grandega, bela sent', el majstro je honoro!
La senton, kiu estas lia gloro,
Adoras ni, adoras ni,
Sento, benata vi!

La forta voĉo, kiu al ni sonis,
La ĉarma voĉo de modesta vir'.
Muziksimile en oreloj tonis
Kaj vokis al fervora pionir':
Fidela, bona voĉ' neniam silentiĝos.
Ĝis nia celo, ben' efektiviĝos.
Ĉarmega voĉ', ĉarmega voĉ',
Ni ja adoras vin!

Kaj ĝojon en la koroj vi instigis,
Kuraĝe sekvis vin fervora ar',
Per Zamenhofa lingvo kunfratiĝis
Jam de komence esperantistar'.
Tutmonda lingvo vi, ho bela Esperanto.
Vin laŭdas ni parole kaj en kanto.
Ni laŭdas vin, ni laŭdas vin,
Lingvo de la fratar'.


Notoj:
Asta Mikkelsen (1869 - 1945), dana pioniro.
Legu ŝian biografion en ĉi tiu hejmpaĝo.

La poemon vi trovos en Esperanto-Sangbogen
eld. 1941 de Dansk Arbejder Esperanto Forbund kaj Dansk Esperanto Selskab