Esperanto Nia
Poezio


H. E. Jensen:
2 poemoj:
Migrantaj birdoj - & - Migrantaj esperantistoj.


Migrantaj birdoj
Sveda melodio
N-ro 61

Laŭ la voj' ni iras
kaj profunde spiras
en aero freŝa for de l' hejma mur'.
Sentaŭguloj miras,
sanon ni akiras,
ĝuas kune ni la ĝojon de l' natur'.
:,: Nin ne ĝenas devoj kaj labor':
Vivu la libero kaj la bonhumor'! :,:

Ni la korpon movas
novan forton trovas
en la kampo kaj en verda la arbar'.
Zorgojn ni forŝovas,
la kuraĝon provas,
en sunbrilo banas nin kaj en la mar',
:,: lernas de la birdo kaj la flor'
danki pro la vivo el la plena kor'. :,:

Kiam ni revenos,
laborilon prenos
por labor' utila en la hejma rond',
ni la vivon benos,
diligente penos,
kantas pri espero al la tuta mond'
:,: ĉiun tagon ĝis la lasta hor':
Vivu la laboro kaj la bonhumor'!

Migrantaj esperantistoj.
Mel.: Schultz.
N-ro 62.

Ni marŝas kune en la bela somer',
kaj kune ni kantas en gaja esper'
sub blua la ĉiel'!
Ho, kamaradoj, ankaŭ venu vi
al nova ĝoj' kaj plena harmoni',
nin vokas nia cel'
nin vokas malproksima cel'!

La mondo tremas en malam' kaj koler',
kaj ne ĝi atentas pri justo kaj ver'
ne daŭra la kverel',
Perforto regas; paco restas for,
sed ĝi al ni parolas en la kor',
ĝi estas nia cel' -
ĝi estas rnalproksima cel'!

La homoj mokas nin pro nia afer':
ĝi restos mensog' sur mizera la ter' -
nur taŭga por anĝel'!
Sed antaŭ la okulo brilas ĝi,
ni vidas: iam regos harmoni'!
Ni iru al la cel'
sub nia bela, verda stel'!

El: "Esperanto Kantu!", kantlibro eldonita de H.E.Jensen/H.Grønborg,
n-roj 61 & 62.