Esperanto Literaturo
Poezio


Astrid Birkbak:
Julemiko en Kopenhago 1988

Melodio: Bamses Fødselsdag.

Vespere ni kun bonhumoro volas julemiki,
kaj per la glas' en cies mano multe gimnastiki.
Tutan brakon donas ni
por bonfart'kaj simpati'.
Ĉio, laŭ la nuna dir'
ja estas grasa, vir'.

Se ĵetus vi okulon al bonegaj la haringoj,
vi mangu tuj, memoru ke vi estas ja vikingoj.
Dank'al Dio, leĝe ni
kaj laŭ bona tradici'
brandon devas uzi tuj
pro tio: Haleluj'!

Per ruza movo ni atakos nun la salikokojn
samtempe ni forkumas ankaŭ kelkajn belajn ovojn.
Ne forgesu pri bier'
ni laŭ dana manier'
ne soifu lonqe ĉar
similas al koŝmar'.

Sanigaj estas laŭ la diro por la homoj pomoj
kun lardo pli bongustaj, diras ĉiuj gastronomoj.
Ĉi vespere por bonfart'
kaj honore al la art`
de l'kuiro frandas ni`
laŭ em' kaj energi'

Finfine ni en harmonio venos al fromaĝo.
Prizorgu mem ke la efiko estos ne domaĝo.
Ĝi krietas nur al brand'
estas simpla propagand'
por saluti al amik'
ĉe nia julemik'.

Notoj
Aŭtoro: Astrid Birkbak (*5.12.1933), nun (2011) loĝas en Køge.

La poemo el speciala papero!