Sur montoj kaj step' indianoj
ĉasadas kun ruĝ'-famili'
kaj se vi postulas parolon
el kanjon' eliras la kri':
e-spe-ran-to
estas la lingvo por ni por ni!
e-spe-ran-to
estas la lingvo por mi!
En densa afrika ĝangalo
sovaĝaj nigruloj sen di'
jam solvis la lingvan problemon,
per tamtam' eliĝas la kri':
Ĉe norda poluso eskimoj
loĝadas en neĝo, glaci',
se ili bezonas parolon,
aŭdigas la tutsama kri':
Sur tute la vasta terglobo
en urboj kaj teritori'
troviĝas samideanaro,
kaj sonas de buboj la kri':
Indianoj, nigruloj, eskimoj
urbanoj kaj buboj kaj mi
jam uzas la zamenhoflingvon
do vivu, prosperu la kri':
e-spe-ran-to
estas la lingvo por ni por ni!
e-spe-ran-to
estas la lingvo por mi!