Esperanto Nia
Movado

Nia Vojo - Prologo
Poul Thorsen
Ni estis junaj
en la jaro tridekkvina
kun simpla kredo
kaj strebo tre obstina.
La mondo estis muta, konfuza kaj kruela,
la vivo ŝajnis vana sed nia, tial bela.

Ni trovis vojon
inter baroj kaj tabuoj,
solece sentis:
valoras la instruoj.
Sub monto de la libroj trezoron ni elfosis:
ŝlosilo admirinda, tutmondon ĝi malŝlosis.

Ni vidis landon
kun pli vasta horizonto.
Al nia voko
revenis la respondo:
Soleca batalanto de sturmo kaj sopiro,
vi havas kamaradojn, alvenu por kuniro!

Kun solidaro
ni ekfosis nian sulkon,
neniam donis
al maltoler' indulgon.
Disfalis falsaj dogmoj, miopa ras-maldeco,
la lingvo nin klerigis por vera mondaneco.

Nin skuis forte
la tempestoj de milito.
Indigno sekvis,
rezisto kaj medito:
Ĉu trompis nin la simpla, juneca kredo nia?
Ĉu ni aŭ nia mondo fariĝis jam alia?

Alia tempo
por respondo sin preparas,
dum ni senlace
ankoraŭ gardostaras.
Al ni donacu dudek kaj kvin aliajn jarojn -
­ripetos ni la farojn, jes, ankaŭ la erarojn!

Notoj
El: DLEA-jubileo 1935 - 1960
Verkisto: Poul Thorsen.