Esperanto Nia
Noveloj - Fabeloj

La kristnaska marko
Carl Ewald.

Estis iam poŝta marko, kiu malsimilis ĉiujn aliajn. Ĝi estis pli granda, ĝi havis alian formon kaj alian koloron. Krome ĝi havis strangan vizagon.

"Dio mia, kia strangulo", diris la 10-oera marko, sulkigante la nazon.

"Li ne estas fidinda", diris la 5-oera kolego, kiu kredis, ke estas necese, ke ĝi estu en duobla grado aroganta, ĉar ĝi nur kostas la duonon.

"Ĝi nur kostas du oerojn", diris moke la 3-oera marko. "Ne, ne, la afero ne estas pri la mono", diris 1-oera marko. "Oni utilas kaj supleas, kie estas necese."

"Ho ve", diris la 2-oera marko, laca pro la presaĵoj, kiujn ĝi portis.

La 20-oera poŝtmarko kostis sufiĉe por esti ĝentila. Ĝi estas kreita por longaj vojaĝoj kaj rigardis la aferojn el eŭropa vidpunkto. "Ni demandu la novulon", ĝi diris, sin turnante al la fremda marko: "Bonvolu diri, kiu vi estas?"

"Mi estas la kristnaska marko", la fremdulo tre modeste respondis.

"Ĉu vi devas ekspedi la kristnaskan trafikon?"

"Ne, ne, mi eĉ ne povas porti la plej malgrandan postkarton."

"Vi sekve ne estas kolego?"

"Ja - ne - jes - ne ... "

"Mi devas atentigi vin pri tio, ke ĉiuj en la etato havas sian specialan taskon", diris la 20-oera, "ni ĉiuj portas postaĵon. Ni ne volas havi mallaboremulon inter ni". "Mi ne estas mallaboremulo", diris la kristnaska marko, "mi ankaŭ portas ion".

"Li estas freneza", parolis la 5-oera.

"Pro la diablo", demandis la 3-oera, "kion vi portas?"

"Mi portas ŝtonojn, brikojn al granda domo, kiu iam konstruiĝos. Kaj en la domo loĝas malsanaj knaboj por resaniĝo." Ĝi haltis. La veraj poŝtmarkoj ekridegis. Kiam ili ne plu kapablis ridi, tiam la 20-oera marko parolis: "Ne, tio estas neeble. Ŝtonojn oni sendas per la fervojo kaj malsanajn knabhojn per person-bileto. Tio ne apartenas al la poŝtetato. Foriru. Vi okupas tro da loko. Vi foruzas la tempon ... "

"Jes, foriru", kriis la aliaj postmarkoj.

Sed la kristnaska marko restis kaj diris al ĉiu aĉetanto ĉe la eks­pedejo: "Aĉetu min, aĉetu min, mi nur kostas 2 Oerojn."

Kaj estis kristnasko - la publi­ko estis bonhumora. Oni acetis ĝin kaj gluis ĝin sur la leterojn. Kel­kaj surmetis du, kelkaj dek kaj neniu surmetis neniun. Post la kristnaskaj tagoj ĉiuj markoj estis venditaj.

Sekvis nova kristnasko, kaj no­va kaj ree nova. Ĉiam la marko sin prezentis je kristnaska tem­po. --

Granda bela domo kun la brilanta suno en la fenestroj.

"Tiu domo bezonis multajn brikojn", diris la 20-oera marko.

"Mi portis ilin", la kristnaska marko diris.

"Tiom da sanaj, ĝojaj infanoj elirantaj el la pordego", parolis la 50-oera poŝtmarko.

"Mi liberigis ilin", diris modeste la kristnaska marko."

"Jes, kaj tial vi estas same bona kiel ni aliaj", diris la krona marko.

Post tio oni ne plu parolis, ĉar kiam la krona marko estas parol­inta, tiam la aliaj silentas.

Notoj
El: Dansk Esperanto-Blad, n-ro 12, decembro 1937.
La fabelo estas el 1907.Trad. Holger Ærsøe