Nokto de printempo.- Ĉu vi sentas,
kiel rave spiras tuta ĉio,
super mar' kaj tero milde ventas,
vokas al dormanta energio?
Nun eklumas ĉe la vivobordo,
ĉio vibras, ĝermas kaj sopiras,
ĉu vi sentas, ke la kreoforto
tra l' misteraj noktaj sferoj spiras?
Certe jes, vi tion ne kontestas;
kiom ajn vi vivas en mizero,
ido de la eternec' vi estas
filo de la universa sfero.
Tial ankaŭ vi en noktsilento
sopiradas pro eden-soifo,
ankaŭ vi pleniĝas de la sento,
ke vi estas vivo el la vivo.