1. /: Tie, kie riveret'
sin zigzagas en kurbet' :/
nun okazas la kongres'
- espereble kun sukces'-,
al vi ĉiuj diras ni:
"Bonvenegon tien-ĉi!
Al la metropol' fuena
ĉiu estu tre bonvena!"
2. /: Tiu urbo de l'fabel'
rivereto kaj kastel, :/
Zoo kaj bierfarej';
katedralo kaj gastej'
ege fama estas, ĉar
en milokcent kvina jar'
knabo tie-ĉi naskiĝis,
kiu poste tre famiĝis.
3. /: H.C.Andersen - la nom'
estas de la fama hom' :/
kiun ĉiu en la mond'
konas nun kaj en estont',
ĉar fabelojn verkis li,
plenaj ja de fantazi'.
ankaŭ bela poezio'
estas frukto de l' genio.
4. /: Kaj hodiaŭ festas ni
en la urb' de l' fantazi.':/
ni festenas kun humor',
por plezuro kaj labor'
jam hieraŭ filmon pri
Odense ja vidis ni,
la urbestro nin salutis,
Poul E. Jørgensen sakoflutis,
5. /: Kaj debato ĉi-maten',
poste ĝeneralkunven', :/
kie ni laboris pri
niaj asocioj tri,
por ke ili en estont'
kresku al giganta mont'.
Por la lingvo ni laboru,
por ke la movado floru!