1.
Ekzistas en mondo ja viroj diversaj:
La kalvaj, la belaj - kaj eĉ sen prudent'.
Aliaj esprimas sin bele per versaj
linioj, - al ili jen unu poent'.
Ni timas ke homoj en kluboj aliaj
al la prezidanto nur sur la genu'
sin rajtas prezenti, kaj kvazaŭ ebriaj
en sklavmaniero lin sekvas en blu'.
Sed en Kopenhago - ho, dank' al la sorto-
al la prezidanto ni ĉiuj sen tim'
parolas trankvile, kaj tutcerte vorto
eĉ maldeca plaĉas al lia anim'.
Ĉar vortoj entute por li ege taŭgas,
kaj ofte li miksis ja kantojn por ni.
Do ankaŭ pro tio al li ni aplaŭdas;
feliĉe ekzistas ja hom' kiel li.
|
2.
Li lavas la tasojn, li nin bonvenigas,
li diras: Nun iru vi al la labor'.
Tre bone ke ankaŭ al ni li instigas:
Nun estas por paŭzi preciza la hor'
Li ludonklo estas por ni je la festoj.
Memoru iama vespera kulmin':
Li pere de kelkaj amuzaj in-gestoj
transiris en rolon: "Montet-kantistin'"
Nun tiu-ĉi viro - la tre simpatia
troviĝas bonstile en sepdeka jar'.
Ni certas ke daŭre li ja amfibia
konserves humoron en repertuar'.
Al vi, kara Ejlif, ni kore gratulas.
Ni volas deziri feliĉon al vi.
Vi estas bonulo, kaj ni vin kalkulas
ja inter la homoj tre plaĉaj al ni.
|