H. E. Jensen(esperanto) - Panjo - vivas sur la ter'

H. E. Jensen
Zamenhof - Kanto por la infanoj:
"Panjo!" - Vivas sur la ter'
(Melodio, danlingve: I en kælder sort som kul...)

"Panjo!" - Vivas sur la ter'
homj tre malsamaj
laŭ kolor' kaj karakter'
- nigraj kaj islamaj -.
Se ĉe tia fremda hom'
mi en lia propra dom'
iam gasti volos -
kiel ni parolos?

Certe ili havas ja
tre malsamajn lingvojn.
Ĉu ni diru nur: Ba - ba'
uzu nur la fingrojn?
Ilin ne komprenas mi
malgraŭ nia simpati'.;
estas pli ol terni
multajn lingvojn lerni!"

"Kara mia, aŭdu nur:
Venis jam la solvo!
Vi ĝin spertos kun plezur'
- jen por vi elvolvo:
Jam ekzistas komprenil';
granda homo, mia fil'
venkis la giganton,
faris Esperanton!

Lingvo simpla estas ĝi
por la homa rondo,
disvastiĝas pli kaj pli
en la tuta mondo.
Jam ĝi estas viva pont'
por nuntempo kaj estont'
- kara filo mia,
jam ĝi estas via!"

Per ĉi tiu lasta strof'
danku ni elkore
la kreinto Zamenhof,
ĉar li tiel glore
trovis solvon de l' problem'
ilon por kontaktem' -
do: Al li honoron
kaj eterna gloron!

Notoj

----------

La 18-an de junio (1973) subite mortis tre konata kaj akti­va samideano, instruisto Hans Erik Jensen, - inter esperantistoj konata kiel HEJ, Toustrup.

Jam antaŭ proksimume 40 jaroj HEJ esperantiĝis, kaj dum tre multaj jaroj li estis ege aktiva diversmaniere. Li ne nur tradukis multajn danajn kantojn, sed li ankaŭ verkis multajn originajn. Por la ĵus okazinta 2-a IFEF-kongreso li tradukis la recitativon en esperanton.

Unu el la plej gravaj labor­oj, en kiu li partoprenis, estis la redaktado de Da­na Antologio, kiu realiĝis dank' al tio, ke HEJ estis la plej aktiva kaj laborema aganto.

HEJ estis tre ŝatata homo ĉe kursoj kaj kunvenoj pro tre bona humoro, kaj kiel gvidanto de la kantado li es­tis perfekta.

En sia libera tempo li multe okupis sin pri desegnado kaj artpentrado kaj en la lastaj jaroj ankaŭ pri tranĉado de figuroj el ligno; sed preci­pe la pentrado okupis lin tiom, ke li posedis grandan aron da pentraĵoj, el kiuj multaj estas dedicitaj al la vilago Toustrup. Ties ko­munuman kunvenejon li or­namis per mur-pentraĵoj, kiuj vekis grandajn intere­son kaj atenton.

HEJ estis membro de Sil­keborg Esperanto Klubo proksimume 30 jarojn, kaj ankaŭ por ĝi li faris gravan laboron redaktante kaj eldonante dum multaj jaroj ĝian kluban gazeton, La verda stelo. Al la kluba biblioteko li donacis gran­dan kvanton da diversaj es­peranto-libroj, el kiuj mul­taj estas liaj propraj verkaĵoj.

Jen silentas tiu koro de brava aktivist'
restas nur la memoro pri vera esperantist'.
Honoro al la memoro pri li!

-------------

La poemo el la revureto: "Monataj Informoj" de Silkeborg Esperantoforening, Danio, n-ro 9, decembro 1949, 6-a jareldono.