Esperanto Literaturo
Poezio


Th. Andreasen:

La paradiza insulo

Sur insulo paradiza
de l' ĉiel radias sun',
eĉ dum nokto pluva, griza
brilas de fenestro lum'.

Sur la paradizinsulo
verda estas la kampar'
kaj de ĉie la okulo
vidas ondojn de la mar'.

Nur per pramo veni povas
viaj gastoj en somer'
Nur belecon ni ja trovas
kaj ne regas la mizer'.

Vi nomiĝas Langelando
bele sonas via nom'
paco regas ĉe la strando
en palaco kaj en dom'.

Urbo via — granda ĉarmo,
Vidindaĵoj logas nin
Kaj tuŝitaj ja ĝis larmo
ĉiam ni forlasas vin.

Kiam en kamenangulo
sidas mi dum vintra tag'
pri la paradizinsulo
Temas mia pensa ag'.

Notoj
Aŭtoro: Th. Andreasen el Herning. Mi ne scias, kiu li estas! Ĉu vi?
Rakontu al ni, - dankon.

El: Dansk Esperanto-Tidende, Danio,
n-ro 9-10, 3-a jaro, novembro 1942.
Redaktoroj: Kr. Langgaard kaj Rich. G. Nielsen.