Malnovajn gekonatojn iam
ĉu forgesu ni?
Ĉu tagojn la pasintajn ĉiam
ne memoru ni?
Feliĉan tempon la malnovan.
ne forgesu ni!
Ni kune trinku tason ravan
al fratharmoni' !
Ĉe l' karaj lekantetaj valoj
ĝoje kuris ni;
de tiam multaj lacaj koroj
glitis preter ni.
Feliĉan tempon ktp.
Infanoj en riverondaro
kune vadis ni;
disigis nin la vasta maro,
ne forgesu ni.
Feliĉan tempon ktp.
La manojn do ni interprenos,
ronde kantu ni:
Pasintaj tagoj ne revenos,
sed memoros ni!
Feliĉan tempon la malnovan
ne forgesu ni!
Ni kune trinku tason ravan
al fratharmoni' !