H. E. Jensen: Petu, se vi ion volas! (esperanto) - petu.htm

Esperanto Nia
Poezio

H. E. Jensen
Petu, se vi ion volas!
Melodio: H. Balslev: ("Det lysner over Agres Felt")
Petu, se vi ion volas!
Se vi el la kor' parolas,
kaj vi estas celkonscia,
jam la venko estas via.

Kiu serĉas, tiu trovas,
tiu spertas, kiu provas.
Serĉu juston, serĉu veron,
portu lumon sur la teron.

Frapu! - Kaptu la ŝlosilon
ĉar la dom' akceptas filon;
vin atendas plena riĉo
en la regno de l' feliĉo.

Notoj
El: Esperanto Kantu! - (n-ro 42).
Eldonis Jensen & Grønborg.