Je printempa festo en aprilo 1984
Melodio: Ja estis en la jaro milokcenttrideknaŭ.
Aŭ: I Året Attenhundrede og Niogtredive!
Aŭ: Guldbarren - aŭ: Dansevise.

La vintro jam forpasis - printempo estas nun,
pripensas mi l' amikojn, ĉar ili kune kun
la botelet' da vino, en bona idili'
ja studis Esperanton, kaj eĉ kun energi'.

Pri Egon mi konstatis: malofte venis li,
sed multe da klarigoj prezentis li al mi.
Viziti somerdomon - vojaĝ' al fora lok',
se venus li regule,- por mi grandega ŝok'.

Kaj Ruth kaj Jens feliĉas: genepoj: karaj, tri
ekzistas, - al mi ŝajnas, nur ke la famili'
prefere dum la lundoj ja estis vartistar'.
Malofte ili venis al klub' en januar'.

Nu, Grethe ofte venis, sed tempon trovis ne
por studi en la hejmo, sed ŝi klarigis ke
ŝi bakis bonan panon, kaj kukojn por la kaf'.
Pro tio ŝi forgesis pri ĉiu paragraf'.

La eta Ruth fidele baraktis kontraŭ "No".
La vermotimigilojn ŝi tamen ŝatas - do
je ŝi mi kun espero en la venonta jar'
atendas amuzegon en franca neĝ-montar'.

Al Kjeld mi diras: Restu vi juna en la kor'
ĉar la animjuneco: "valoras pli ol or'.
Daŭrigu la vojaĝojn - en akompan' de mi,
vi havos la eblecon instrui min sur ski'.

Al ĉiuj ĉeestantoj la lasta strofo: Jen
vi prenu tuj la glason - rimarku ke ne sen
la vino - aŭ biero, sed akvo taŭgas ne.
Ĉar volas nun ni tosti, ĉu brila la ide'?

Notoj
Aŭtoro: abio = Astrid Birkbak.