Najtingalo ne kanttrilas,
Kaj hirund' ne kvikas.
Vane vira sturn' babilas,
Ĉar ŝi ne replikas.
Ĉesis amkantaro
Pri l' feliĉ' de l' jaro.
Kiel larmogut' el oro
- Ploro sen espero -,
Kiel de pikita koro
Fluas sang' al tero
- Ruĝa bronztalaro -,
Falas foliaro.
Jen kornikoj aĉe krakas,
Hurlas noktaj strigoj.
Kri-kriante grince grakas
Nigre-blankaj pigoj.
Restas nur birdaro,
Brua beka knaro.
Flustra brizo, vento sibla
Iĝas ŝtorma muĝo.
Svelta trunk' fariĝas kripla
Per tempesta juĝo.
- Huna juĝistaro,
Preme trist a faro!
Plora pluv' en vento vipa.
Al vizaĝ' neĝero.
Pela puŝ' al nubo nigra.
Ĉiu lok' karcero.
Vitro plenmuara
Pro malvarm' barbara.