Bonvenon, novjaro, obstine venanta,
bonvenon, kaj portu feliĉon kun vi;
la tuta homaro kaj nun sopiranta
deziras, ke venu espero al ĝi.
La sanga inkubo nin premas brutale,
la mondon ja regas frenezo;
popoloj komencis rezigni fatale
sub de la suferoj la pezo.
Bonvenon, novjaro, vi venas sen ĉeso,
neniu obstaklo haltigas ja vin;
por vi ekzistadas nenia regreso,
vi iras konstante ĝis nepra la fin'.
Ni ŝatus imiti vin, nova la jaro,
imiti l' obstinon, la forton,
konstante antaŭen en tuta la faro,
indiferentigi la sorton.
Bonvenon, novjaro, kun vi la espero
denove aperis ĉi tie ĉe ni;
la tagoj pasintaj foriris de tero,
kaj venis la novaj portataj de vi.
Espero ekflamu en ĉiu popolo
lumige al tuta la mondo;
al ni esperantaj de l' stela simbolo,
al ni apartenas l' estonto!
Bonvenon, novjaro, kun vi Esperanto
komencas epokon de bono kaj ĝoj'.
Eksonas jam klare de l' venko la kanto,
ni scias, ni iras sur ĝusta la voj'.
Kaj malgraŭ suferoj kaj malgraŭ sangumo
mi gvidas sekure l' espero
de verda la stelo, kaj brilas la lumo
vidata de tuta la tero!