Esperanto Nia
Kanto

Ĉetabla gimnastiko
Ejlif Andersen.

Ni ĝuas manĝaĵojn. Trinkaĵoj torentas
Tre bone ni fartas. Ĉu jes? Tamen ne,
ĉar strangan murmuron interne ni sentas.
Moviĝon ĉe l' tablo bezonas ni tre.
La kapon ni skuas - tralala-la-lala
tralala-la-lala - tralala-la-la
tralala-la-lala - tralala-la-lala
tralala-la-lala - tralala-la-la.

Ne multe ĝi helpis, sed nun ni daŭrigas!
Vi trovu la brakon de dekstra najbar',
kaj dum kiel ĉeno ni nin interligas,
la korpon ni movas. Porsana bonfar'.
Jen dekstren - maldekstren -
tralala- -

Starigu vin: Ĉar la sidvangoj doloras.
Masaĝo tuj helpos. Ĝin faru vi mem.
Atentu ke vi ne tro multe fervoras!
Nur propran finaĵon masaĝu laŭ em'.
Masaĝu, masaĝu -
tralala- -

Rigidajn genuojn ? Do, kion ni faru ?
Ankoraŭ ne estas la tempo por danc'.
Ordono al ĉiuj: Ni sidu, ni staru
senĉese kun korpo en ĝusta balanc'.
Ni sidu, ni staru -
tralala- -

Ĉu lacaj ? Ne male. Pli vigle la sango
cirkulas. Pli junaj ni sentas nin jam.
Sed pro la kantado sekiĝas la lango.
Ni nun gimnastiku per glaso da "Dram". 1)
Ni tostu, ni tostu -
tralala- -

La celon - pli molajn muskolojn - atingas
ni iom post iom. Jen nova praktik':
La brakojn rapide samtempe ni svingas,
ĝis krakas la ŝultroj pro la gimnastik'
Ni svingu, ni svingu -
tralala- -

Pro forta movado ni sentas nin varmaj.
Ni viroj nun sentas batadon en kor'.
Ne nur pro la movo, sed pli pro la ĉarmaj
virinoj. Ni klinas nin nun en ador'
La viroj sin klinas -
tralala- -

Plenigu la glasojn! Ni ĉiuj tributas
al bona humoro. Kun plena pokal'
ni turnas nin ĉien kaj ĉiujn salutas.
Tintado de glasoj - humora signal'.
Tintigu la glasojn -
tralala-la-lala
tralala-la-lala - tralala-la-la
tralala-la-lala - tralala-la-lala
tralala-la-lala - tralala-la-la.

E.A.

Notoj
1) Dram (dane) = Forta branda trinkaĵo
Mel.: Jeg elsker den gamle, den vaklende rønne - -.
(Esp: Mi amas la oldan, kadukan dometon - -).
Antikva, dana popolmelodio.