"Ĉiam antaŭen"
alvoko bona,
ĝi estas nomo
de nia klub'.
Nian aferon
vi helpu ĉiam!
Kresku kaj restu
en la estont'!
"Ĉiam antaŭen"
nomo la via,
ĝin memoru
signo por ni.
Ŝtono post ŝtono
fariĝas domo,
paŝo post paŝo
por ni la venk'!
"Ĉiam antaŭen"
kaj ĉiam supren
por nia celo,
por nia klub',
Paco, frateco
per Esperanto,
sonas la voko
super la mond'!
Notoj
El: La semajno, n-ro 38, 8-an de oktobro 1938. Mel: Længe var Nordens -.
Iam estis esp-klubo kun la nomo: "Ĉiam antaŭen" - ie en Jutlando (eble Grenaa).