Esperanto Nia
Poezio

Dek-ses-jara
Traduko el - -. (La leganto divenu)
Chr. Graversen
Kun juna fort' mi kantas: plezuro sen kompar'
alfronti ondimpetojn de maro furioza,
dum bordoskua mugo incita, grandioza,
min ĵeti en la faŭkon de l' ŝaŭmbolanta mar'
kaj senti la frotadon al ventro kaj torak'
de l' fortaj akvomasoj malvarmaj kaj varm­igaj,
kaj en la freŝa lukro kun ondoj lunatikaj *)
triumfe ilin fendi per mia forta brak'.

En plej sovaĝa ŝtormo - ha, kia vivplezur'
kurante ĝin kontraŭi, kaj spiti ĝin duele,
dum miaj harobukloj dancadas tatantele,
kaj ruĝas miaj vangoj pro la gajega kur'.
Al mia freŝa forto tre flatas la konstat',
ke kontraŭ ĝi tempesto aspektas nur kaduka.
Kun plena spir' mi trinkas el la aero suka,
ne logas min la naŭza vinbera surogat'.

Dum krakas muĝa tondro ĉe fulma ilumin',
kaj mortas eta birdo pro l' akara timoskuo,
mi ĝuas stari sola en la tondranta bruo
kaj igi mian voĉon konkure venki ĝin.
Ha, Zeus, el via mano la fulmon kaptas mi,
ĝi estos taŭga skurĝo en miaj feraj manoj,
kontraŭ la nuna gento estanta sole nanoj
mi ĝin punege svingos kiel kolera di'.

Notoj
*)lunatika = kapricega
El: Dansk Esperanto-Blad, n-ro 1, januaro 1956.