Esperanto Nia
Poezio

Esperanto-marŝo
H. E. Jensen
Melodio: Takt', Takt', pas på Takten
de H. Nutzhorn (ĉ 1887).
Takt', takt', nur la takto
nin vigligas - jen la fakto,
unuigas la vagulojn,
kuraĝigas timemulojn,
faciligas longan vojon
kaj klarigas ĉiun fojon
nian celon, nin certigas
pri la venko, nin kunligas.

Takt', takt', nur la takto
nin vigligas - jen la fakto.
Nia malproksima celo:
venko sub la verda stelo.
Niaj esperantaj koroj
dum la tagoj, dum la horoj
batas takte laŭ la kanto
en la bela Esperanto.

Takt', takt', nur la takto
nin vigligas - jen la fakto.
Se ni - iuj irus takte,
irus tute senbarakte
kun la etenditaj manoj
al la gesamideanoj,
do fariĝos mondvenkanto
nia bela Esperanto.

Notoj
El: Esperanto-Sangbogen, 1941
Eldon.: Dansk Arbejder Esp. Forbund &
Dansk Esp. Selskab.

H.E.Jensen (vidu la biografiojn..)
La teksto: Libere el Bjørnstjerne Bjørnson.

Vidu ankaŭ Takt', Takt', marŝ' en takto. - (Klaku!)