Hodiaŭ K.E.K. fondiĝas
---kun granda ĝojo
per kiu ja montriĝas
la ĝusta vojo
---(orkestro "ad libitum")
Vo - vo - vo - vo - k.t.p.
Nun ŝuldas do da danko
al SkeelˇGiørlingo
kiu por Esperanto
estas flamingo.
Estis por ni feliĉo
ke Politiken - Ho
---(orkestro "ad libitum")
Politik - Politak - k. t. p. - tik - tak.
Ho gekopenhaganoj
en granda nombro
tuj ĉesu esti anoj
de Fiksa l'Hombro
---(orkestro "ad libitum")
Kaj kurson kompreneble
vi ja vizitos
sen kiu ja neeble
vi gemembriĝos,
post kurso -- ekzamneno!
Ho granda Dio! Ho
---(orkestro "ad libitum")
Ho karaj kunklubanoj
vi ĉiam devas
paroli Esperanton
se eĉ vi revas
---(orkestro "ad libitum")
En granda societo
kaj en teatro,
koncerto kaj balado
kaj en fervojo
vi devas paroladi
la karan lingvon! Jes!
---(orkestro "ad libitum")
Ĉi-tie en la klubo
sen ia dubo
ni devus tute vane
paroli dane
---(orkestro "ad libitum")
En ĉia koridoro
kaj sur motoro
vi estu oratoro
je ĉiu horo
por gloro kaj honoro
de Esperanto!
---(orkestro "ad libitum")
Nun estas lacigitaj
la du aŭtoroj
kaj sekve tre malspritaj,
Ho! Gesinjoroj!
---(orkestro "ad libitum")
Konsolu vin je vino
kaj "kek"aj kukoj
je l' esperantistino,
stelitaj tukoj.
Nun prenu vian glason
kaj kriu: Hu-ra! ---
---(orkestro "ad libitum")
|