Esperanto Nia
Poezio

Bonvenon al Fueno!

Tre ofte fremdulo tra nia insulo
kun blinda okulo rapidas kaj ne
rigardas Fuenon, la danan ĝardenon,
sed havas komprenon nur pri la ŝose'.
Tralala .....
Ne kuru pretere, sed restu prefere
tempeton somere, - kaj ĝuos vi tre!

Jen ĝoji vi povas, - belaĵojn vi trovas
abunde, se movas al Faaborg vi vin.
Ĝi ĉarme situas, la maro jen bluas,
naturon vi ĝuas (se eble kun in')!
Tralala .....
En helverda vesto pro nia kunesto
- laboro kaj festo - arbar' vestis sin.

Vi penton ne sentos, la koston ne pentos,
ke vi pentekostos ĉe ni sur Fuen'.(!)
Kaj por jarkunveno ja estas Fueno
plej taŭga tereno, ĉar se dum kunven'
Tralala .....
vi multe oscedas, diskutoj vin tedas,
vi pintepiedas por bela promen'.

Fuena knabino kun ruĝo sur vango,
sed ruĝo malfalsa, - ĉarmega person'.
Kelkfoje kun iom da sudlanda sango,
jen dank' - bonaparte - al Napoleon'.
Tralala .....
Ne povas paroli - nur kanti - la lango
de fuenanino, per mildvoĉa ton'.

Vi poloj, germanoj kaj jutselandanoj,
do jen niaj manoj por kora bonven'!
Bonvenon al nia insul' idilia,
kaj multevaria: montetoj, eben',
Tralala .....
flugantaj teleroj (aŭ kun pasaĝeroj ?)
(pro niaj bieroj ?), - mallonge: Fuen';

Notoj
El: La Jarkunveno de CDEL 1959 en Faaborg,
Verkisto: "fuenano" (eble E. Windeballe, Odense ?).
Melodio: Den er fin med kompasset ...