Lili Marlene
(Jen - En Esperanto)
Kaj Henriksen (originale)

Sur la ŝip' maristo sole sentas sin,
dum en la haveno knabin' atendas lin.
Noktojn plenĝuajn spertis li
en la hotel' kun ŝi, Lili,
kun ŝi, Lili Marlene.

En trankvil' li staras, kaptas lin la rev'.
Tre mallonge daŭras, ĉar volas lin la dev',
Tamen la bildon vidis li
de bela hom', de ŝi, Lili,
de ŝi, Lili Marlene.

Hejme en la urbo pensas ja Lili:
Se la kara knabo, li restus nur ĉe mi,
mi lin kisadus, flustrus: "Ci,
konstante restu ci ĉe mi,
ĉe mi Lili Marlene."

Sed post kelka tempo hejmeniras ŝip'.
ĉe maristaj lipoj fidele estas pip'.
Ĝin en haveno ŝanĝos li
kun lipoj dolĉaj de Lili,
de ŝi, Lili Marlene.

Kiam ŝip' atingas lokon en la nord'
salutante staras knabino ĉe la bord'.
Ĉirkaŭbrakante kaptas li
edzinon karan, ŝin, Lili,
jes ŝin, Lili Marlene.

Notoj
El: Dansk Esperanto-Tidende n-ro 3, aprilo 1942.