Venu nun, samideanoj,
regu harmoni'.
Plenkreskuloj kaj infanoj,
kolektiĝu vi.
Ĉirkaŭante tablon
montru la kapablon,
manĝu, trinku kaj konvinku
korojn sen ebri'.
Jam de longe en la koro
malsategis ni
kaj al bela, festa horo
celis, batis ĝi.
Bona estas kafo,
akvo en karafo,
teo varma estas ĉarma.
Ĉu konsentas vi?
Sed la grava, ĉefa parto,
cel' de nia kor',
tamen estas la bonfarto
de la samlabor'
por la bela, granda
bono esperanta -
Vivu, vivu Esperanto.
Vivu en la kor'.