6 kantoj de Karl Lindqvist - po-karl.htm

6 kantoj de Karl Lindqvist



La vojo.

Verda stelo!
Jen nia celo:
sur la rondo
de la mondo
iam lumi
devos vi.

Ĉiuj nomoj
kaj ĉiuj homoj
nun konvenas;
kaj komprenas
voĉon de la
koro ni.

Jes, urbanoj
kaj kamparonoj
kune vagas,
kune agas;
samspirito
regas nin.

Nia kanto
en Esperanto
gaje sonas,
ĉar ni konas
vojon de la
paco nun.


La kanto al la patro

Al vi nun kanton donas mi,
ho patro, prenu ĝin;
ĉar ofte per kantado vi
ĝojigis iam min.
La tagoj iras forte for,
kaj solaj estos ni;
sed bonajn jarojn hejme mi
memoras - dank' al vi.

Tutkore mi salutas vin,
plej bona kamarad' ,
ridante sub la sortobat',
fidela dum l' estad'.
Kunvenas ni, disiĝas ni,
la tempo prenas nin,
sed laŭte kantas mia kor',
mi ĉiam amos vin.



El la valo.

Tra pluvo de l' bomboj alvenas
kristnaska vespero al tero -
alvenas kun kantoj ĉielaj
pri ĝojo kaj granda espero.

Sed koro timema angoras,
ĝin densaj nebuloj premegas.
Nenie ĝi vidas anĝelojn.
Malamo, ne paco, nin regas.

Kaj tamen, se nokte ni gardas
la gregon fidele sub steloj,
la himnoj denove resonos,
kantante alflugos anĝeloj.

Ĉar malgraŭ batalo kaj murdo
volbigas la rondo de l' ĉielo.
La bonan sciigon venigos
anĝeloj al nia orelo.

Ĉu fratoj, vi konas Bet-Leĥem?
Do iru kun mi al la stalo
kaj, Dion laŭdante, forgesu
la sorton malbonan de l' valo!


5omero kaj homo

Ekstere ridas la somero,
kaj ĉie lumas la espero.

Feliĉo ludas inter floroj;
sunbrilaj estas la taghoroj.

Sed kial ĝemas do la homoj
kaj ĉagreniĝas en la domoj?

Jes, ili kaŝas sin en kavoj
kaj tremas kiel timaj sklavoj.

Pro kio? Aĥ, la bomboj falas,
jen fratoj krude nun batalas.

Neniu vidas la someron;
neniu ŝatas la esperon.

Malamo regas; - kiel brutoj
buĉiĝas sporte la rekrutoj.

Sed baldaŭ la tumultoj ĉesos,
la timon oni do forgesos.

Ĉar ĉiuj maltrankvilaj koroj
ripozos sub la belaj floroj.

Ekstere ridos la somero
­sed kie lumos la espero ... ?

Esperanto-Valsen 1938.
Muziko: Bernhard Foldan

En la Esperanta
valso eleganta
danci mi deziras
tial mi nun diras
ludu, harpo, flutu, harmonik'!
Venu, amikino,
bela korinklino;
dancu Esperante
forte elegante
kaj kuraĝe laŭ la balmuzik'!


La ĉambro de mia patrino (Mors Stue).
Muziko: Bernhard Foldan

Foriris la tagoj
kun ĝojoj aŭ plagoj
kun vundoj kaj venkoj por mi;
trezoron mi havas,
ĝi ĉiam min ravas: -
la tempo pasinta ĉe vi.
Ho, panjo, la hejmo kun blanka kurten'
la floroj, la bildoj, la varma kamen'
jes, ĉiam mi vidas;
vizioj nun ridas,
nun ridas tra larmoj al mi.

Notoj
1) La vojo, Kanto, speciale verkita por la Esperanta festo en Nykøbing F., la 2-an de majo 1937. Dediĉita al la Esperanto-movado en Lolland-Falster.
El: Dansk Esperanto-Blad, n-ro 11, novembro 1937.
2) El la valo: El: Dansk Esperanto-Blad, n-ro 12, decembro 1941.
3) La kanto al la patro: El: Dansk Esperanto-Blad, n-ro 5, majo 1938.
4) Somero kaj homo: El: Dansk Esperanto-Blad, n-ro 8-9, aug-sept 1938.
5) Esperanto-Valsen 1938: El: Esperanto-Jarkunveno 1938 en Næstved, Pentekosta-vespera-festo.
6) La ĉambro de mia patrino: El: Esperanto-Jarkunveno 1938 en Næstved, Pentekosta-vespera-festo.