Kluba vivo.
Melodio: Bamses fødselsdag.

Ĉu pri la vivo en la klubo nun ni kantu ĥore?
Kaj tion do ni faros en la maniero kore.
Ŝajnas ke la kluba viv'
estas bona perspektiv',
kaj por ni ĝi do valoras multe pli ol or'.

Fidelaj dum la tuta jaro ni kunvenas lunde.
En niaj koroj - antaŭ jaroj - kaj eĉ tre profunde
stelo engravuris sin;
se stultulo mokas ĝin
estas por ni ĉiuj vere ege grava vund'.

Verŝajne nun vi pensas ke, la vera paradizo
ĉe ni troviĝas, tamen kelkaj fojoj ni en krizo
estis, ĉar la prezidant'
ofte al alia land'
forvojaĝis, tial tuj ni devis el kulis'

alian homon al ni tiri, kiu per solenaj
kaj belaj vortoj sciis diri: Karaj, tre bonvenaj
ĉiuj estas ĉi-vesper',
kaj neniam la esper'
estis detruita de amik' Svend Andersen.(1)

Kasisto Karen kalkuladas, kaj klopodas kovri
ke ŝi per alkohol' kaj vino scias nin manovri
Nome ŝi en botelet'
kaj ne falas eĉ gutet'
verŝas vinon, kaj pli koste vendas ĝin al ni.

Al nia ejo homoj venas, kelkaj por diskuti,
en nobla maniero ni evitas persekuti
homojn kun la opini'
ege longe for de ni.
Ĉiu nur deziras fini per plej grand-atut'!

La kanto nun finiĝas, ĉar ĝi devas havi finon,
la gorĝojn do ni ŝmiros, kaj ni povas uzi vinon.
Kaj l' efiko de la kaf'
estas bona, kun konjak':
plibeliĝas ĉiu ul', kaj ankaŭ ĉiu in'.

Notoj
Aŭtoro: Astrid Birkbak..
(1) Svend Andersen, Ballerup. Li ne plu vivas. Vidu: "Bio.n"
La DEFA-klubo situis tiam: Otto Bussesvej, Kopenhago.