De tiam mi fondiĝis
la jar' mil naŭ cent naŭ ĝis nun -
de kiam mi fondiĝis
la jar' mil naŭ cent naŭ,
malofte mi ekvidis
la brilon de la sun' -
tre ofte mi mankis, ho!
la brilon de la sun'.
Mi kreskis dum la vintroj
somere preskaŭ dormis mi -
mi kreskis dum la vintroj,
somere dormis mi,
kaj tial ne ankoraŭ
mi florus tie-ĉi -
tre ofte mi sentis, ho!
je la arbar' envi'.
Mi ĉiam mankis monon,
ĝis nun mi estis malriĉul' -
mi ĉiam mankus monon,
mi estas malriĉul'.
Al la vivad' mi faras
nemulte da postul'.
Sed, ofte mi sentis - ho!
la mokon de l' riĉul'.
Ĝentila malamiko
fervore kontraŭstaras min,
Sinjoro Jesper Ido
minacas ĉiam min.
Li laŭte krias. "Baldaŭ
mi ja mortigos vin!"
Tre ofte mi devas - ho!
kontraŭbatali lin.
Nemulte da amikoj
ĝis nun mi varbis tie-ĉi, -
nemulte da amikoj
mi havas tie-ĉi.
Tro materia ŝajnas
la tuta mond' al mi.
Ne ofte mi trovis - ho!
komprenon tie-ĉi.
Kaj fine mi deklaras:
sub malfeliĉa stelo mi
naskiĝis en Aarhuso
dum la ekspozici'.
Mi vokas al la homoj,
la miloj tie-ĉi,
tre ofte mi vokas: "Ho!
vi venu nun al mi!"