Esperanto Nia
Poezio

 

Malnova amikeco
Honora odo al Kristian Langgaard
(Kun formala ŝuldo al Aakjær: Vi er bløwen nøj aaldre, Kræn Nørgaard, og wor øwn ka ett wal skimm æ dar -)
(Poul Thorsen.)

1) Ni fariĝis pli aĝaj, Kren Langgaard,
kaj l' okuloj miopas en sun'.
Sed pri via labor'
restas freŝa memor'
kun inspiro al multaj ĝis nun.
Ni fariĝis pli saĝaj, Kren Langgaard,
dum la jaroj de via silent'.
Sed la sana ridem'
kaj spontana poem'
estas doto de via talent'.

2) Estis iam alie, Kren Langgaard.
Vi invadis al ĉiu insul'.
La sekreta armil'
estis aŭtomobil',
kiu varbis en ĉiu angul'.
Estis tiam pasie, Kren Langgaard,
kiam gaje ni "blusis" kun vi.
Sur insulo Longland'
furiozis la band'.
Lumajn noktojn memoras nun ni.

3) Ĉu vi Flæskø memoras, Kren Langgaard,
en la sudmara arkipelag'?
En gasteja kaban'
kun la glaso en man'
vi deklamis pri Reynald sen jak'.
Ĉu vi ne plu aŭtoras, Kren Langgaard,
al Jørgine en verda lupin'?
Laŭ Bonega hompas',
Stenka Rasin kun bas',
gvidas Pan al La povra knabin'.

4) Ho, vi nun certe solas, Kren Langgaard,
kaj la korpon karceras katen'.
Sed ni scias, ke vi
havas pensojn ĉe ni
heredantoj de via ĝarden'.
Do, ni nun certe volas, Kren Langgaard,
strebi al viaj laŭro kaj lir'.
Se vi stumblas sur voj',
ni daŭrigas kun ĝoj'
kaj dankemo pro via inspir'.


Kristian Langgaard estas pioniro de la dana Esperanto-poezio, kaj antaŭ pluraj jaroj li estis redaktoro de Dansk Esperanto-Blad. Li ankaŭ estis aŭtoro de fama lernolibro, kaj ankaŭ li estis inspira ĉefo de iama Dansk Esperanto Selskab kun ties gajaj someraj altlernejoj en Rudkøbing dum la mallumaj jaroj 1941-43. Dum la lastaj ja­roj Langgaard devas pro serioza malsano reteni sin de ĉia aktiveco.
La poemon Poul Thorsen prezen­tis dum la Zamenhof-festo en Kopenhago en decembro 1952.
Langgaard vivis 1894 - 1957, kaj estis instruisto en Karise Kost & Realskole.


El: Dansk Esperanto-Blad,
n-ro 6-7, junio-julio 1953.