Esperanto Nia
Poezio

Christian Hougaard:
Nia Marŝo
Melodio: Stræk din fod...
Marŝu nun
sub la bela, brila sun',
la libera belnaturo
logas nin, de griza muro,
nun ni fuĝas en forkuro,
amasiĝas sub la sun'.

Urĝu al
la ĉarmega, vasta hal',
sentu tie fortan ĝojon,
iru nur la ĝustan vojon,
eble la unuan fojon
malaperis la vual'.

Lasu for
malprospero kaj labor',
en la verda fagarbaro,
ĉe la freŝa, sala maro
nin renkontas ĉiam aro
de freŝiga vivhumor'.

Unu - du
ni antaŭenmarŝas plu,
f1ugas for la viglaj sonoj
sub la verdaj. fagaj kronoj,
forrapidas belaj horoj.
kaj ni marŝas - unu, du.

Notoj
El: Esperanto-Sangbogen, 1941
Eldon.: Dansk Arbejder Esp. Forbund &
Dansk Esp. Selskab.

Christian Hougaard (1898-1984) - vidu la biografion...
Melodio: Niels Peter Hillebrandt (1815-1885).