Tajloro sidis someran tagon
ekster la domo, kudrante frakon.
Ĉe l' domangulo en la saliko
sidis maljuna mokema korniko. -
Al la edzino en la butiko
li faris signon: "Jen estas korniko!"
Kaj la edzino bone komprenas,
kun la pafilo urĝe ŝi venas.
Senhezite li celis kaj pafis - - -
sed bedaŭrinde la porkon li trafis!
Kriante ĝi mortis sen ia malsano -
la birdo forfuĝis kun moka rikano.
Kaj kiam li aŭdis la porkan plendon,
tuj li elkriis la jenan mendon -
ne atentante la porkan stertoron:
"Edzino, la porko sentas doloron!
Iru tuj al la ŝrank' sur la vando,
alportu rapide kuleron da brando!"