Nova Himno
(Ŝtelita en Horsens.)

En la klubon venis gaja sento,
El la klubo iris forta voko,
Kvazaŭ per flugiloj de la vento
Vokon sendis ni al ĉiu loko,
Kaj gastaro balon-soifanta
Tuj aliĝas nian familion.
En la klubo pace militanta
Ili trovos festan-harmonion.

De la klubo estas fundamento
Ke ni helpu unu la alian;
Ni amuzu nin do en konsento,
Ni ja faris rondon familion.
Por la klubo forta huraaro
Tra la tuta domo tuj audiĝas;
Vivu ĝi ĝis la venonta jaro
Klam festo reefekitiviĝos!

Notoj
Aŭtoro:Ŝtelisto.. (Ni ne scias, kiu la persono estas!)
Verŝajne al jubilea aranĝo en Horsens 1911-1915.