Esperanto Nia
Poezio

Premiĝo Konsoliĝo
Chr. Graversen
Kantas homoj,
kantas de tempoj faraj:
"Ĉarma la tero,
brila la Di-ĉielo.

Stranga, falsa kantaĵo!
stulta, mensoga narkotrimed'
por fordormi, forrevi de l' vivoreal',
for de l' dova de hom' kristana!
Ĉar ja vadas, la homoj en sang';
malsatego, malvarmo, mizero sen lim'
ilin faras milope kaptaĵo de l' mort',
dum protestas neniu ĉielo.

La regno de Dio
laŭ Evangelia promeso
novigos la teron,
ĉielosimila ĝin faros.

Ho, kredo naiva,
spitanta la faktojn terurajn!
Demandu la negrojn en fora Usono.,
demandu la judojn, hungarojn kaj polojn;
pripensu, ke fortoj, kun vere diabla
potenca detrua, la homon obeas;
atentu, ke homoj kverelas, strikadas,
reganoj disputas, konfliktas, minacas,
minacas la tutan tergloban ekstermi,
en atomojn krude krevigi.

Terure! Terure!
Neeble elteni la penson.
Necesas ripozi,
forgesi, por ne rompiĝi.
Sed kien mi fuĝu? Kie eblas forgesi,
forgesi la neforgeseblan ĉieaĵon?

Ho jes, mi scias,
ĉe etaj infanoj,
infanoj sciantaj nenion
pri la fia diablaĵo de la mondo.
Ĉe ili la kanto pri ĝojo
sonadas en plena seren';
al ili - jen nun mia vojo,
al kvazaŭ surtera Eden'.
Kun ili Kristnaskon mi festas,
kaj kantas en lumo kaj bel':
"Ho, ĉarma la tero ja estas,
kaj brila la Dia ĉiel".

Notoj
El: Dansk Esperanto-Blad, n-ro 12, decembro 1947.