Printempas nun, kaj kun fervor'
ni en la klubo festas,
ĉi-tie regas bonhumor'
ni ĉiuj nun atestas:
Ke belegas la viv'
kun aperitiv'
precipe en bona kolektiv:
Dum vintro ni kun interes'
studadis kaj aŭskultis.
Ni ĉiam ĝojis pri progres'
sed ne, se iu stultis.
Al la akuzativ'
kaj nominativ'
ni estis en vere ofensiv'.
Ni ankaŭ aŭdis pri pendol',
ĝi povas ĉion trovi.
Mi pensas, ke per alkohol'
vi same povus provi -
Tamen la perspektiv'
en retrospektiv'
por ni restas belalternativ'.
Al nia kara kabanet'
vi ĉiam trovu vojon.
Ĉi-tie ni ja en kviet'
ĝuadas veran ĝojon,
se ne lokomotiv'
laŭ la direktiv'
devigas nin ĉiuj al pasiv'.
Por ĉiu ano la somer'
nur estu nura pura
plezuro, kaj ke ĉi-vesper'
montriĝos nur purpura:
Nun belegas la viv'
kun aperitiv"-
precipe en bona kolektiv'.