Odo al Poul Thorsen

Poul Thorsen - la dana poeto
dum vintre li kvazaŭ profeto
perverse instruis
kaj ni evoluis
en faro de bela soneto.

Rondelo kaj eĉ Limeriko
nun ne plu por ni logogrifo.
La majstron ni danku
momente ne manku
rimedoj por lia soifo!

Notoj
Aŭtoro: Astrid Birkbak, en jaro 1986.