Esperanto Nia
Poezio

Sopiro al l' amatino.
Viktor Holm

La tago foriris, la nokto jam venis,
soleca mi estas, knabin'.
Sopiras mi ege, forgesi mi penis,
sed tamen mi amas nur vin.
La sorto malice agadis al mi,
migradi mi devas ja diste de vi,
ĉar vi apartenas al ali'.
Mi migras senĉese
kaj kisas karese
la bildon, knabino, de vi.
Flustras nun
per la lun':
Bonan nokton, knabino, al vi.

Tra tuta la mondo mi migras sencele,
deziras trankvilon en kor'.
Sed malgraŭ suferoj mi amas fidele
nur vin, knabinet', tie for.
Nun flugas la nuboj al mia patri',
per ili mi sendas saluton al vi.
Knabino, ĉu min aŭskultas vi?
Mi migras ...

La steloj al mi de l' ĉielo ekbrilas,
rakontas fabelojn pri vi.
Ĉirkaŭe la tuta naturo trankvilas,
ripozus volonte nun mi.
Sed vagas la pensoj al hejma la land',
kaj tra la aero nun sonas la kant'
al vi, knabineto, de migrant'.
Mi migras ...

Notoj
Mel.: Ich bin nur ein armer Wandergesell.
El: Dansk Esperanto-Blad, n-ro 11, novembro 1941.