Esperantonia
Poezio - Kanto.

 
* * *
Kanto kun la pre- kaj sufiksoj esperantaj
Melodio: ???
Dum bela vetero nin logas la strat'
dum malbela restas ĉe forno eĉ kat'.

Geviroj: virino kaj vir': La prefiks':
"ge" montras personojn en duseksa miks'.

La patro de mia edzino: Pri li
ni diras, li estas bopatro de mi.

Prahomoj loĝadis en roka kavern'
en kiu dumnokte ne estis lantern'.

"ek" estas komenco de iu ajn far',
sin levi de seĝo do estas ekstar'

"re-" estas ripeto, inverso de nov',
ekzemple: revido, reiro, retrov'.

"dis-" montras partigon: disfalo, disŝir'
diversajn direktojn: diskuro, disir'.

Malbona ludanto, ĉar mankas talent',
misuzas pianon: Terura turment'.

Fihomo, se regas morala difekt',
homaĉo, se tedas malplaĉa aspekt'.

Reĝido - infano de reĝ' kaj reĝin'.
Kokido - la ido de kok' kaj kokin'.

Metio kaj ofta okupo per "-ist'"
ekzemple: ŝuisto, kaj Esperantist'.

"-et'" malpligrandigas, grandigas la "-eg'"
tre plaĉas buŝet', sed ne la buŝeg'.

Per faro, laboro nin servas la "-il'",
por ludi - ludilo - por kudri - kudril'.

La "-uj'" kovras tute, nur parte la "-ing'"
do cigaredujo kaj cigareding'.

Trinkebla - la akvo, trinkinda - ĉampan'
trinkema - la viro kaj eta infan'.

"-ej'" estas sufikso uzata por lok'
por ludi-ludejo, kokejo por kok'.

Por "igi" kaj "iĝi" klarigi al vi,
mi donas ekzemplon, nun lernu per ĝi:

Knabino purigis la plankon kun pen':
la tablo puris per pluv' en ĝarden'.

Sukero-dolĉo, per ĝia dolĉec',
dolĉigas la kafon patrina bonec'.

"-ul'": Vira persono - "ulino": virin',
la edzo: Karulo, kaj ŝi: Karulin'.

La plej etan parton signifas la "-er",
ekzemple: Fajrero, pluvero, grener'.

Konsiston el multaj signifas la "-ar'" -
el ŝtupoj - ŝtuparo, el arboj - arbar'.

Ĉe karaj gepatroj ni diras al li
karese nur paĉjo, kaj panjo al ŝi.

La al-apartenon signifas la "-an"
al grupo - grupano, al urbo - urban'.

"-ad" montras ripeton kaj daŭron de far',
ekzemple: Muĝadas dum vento la mar'.

Duono de dudek estas dek ne pli,
kaj unu triono de naŭ estas tri.

Duoble tri estas tutcerte nur ses,
sep estus tre grava eraro. Ĉu jes?

Marŝadas soldatoj de l' infanteri'
kutime kvarope, okope kaj pli.

Rekantaĵo:

Ho-la-dri-ho
ho-la-dri-hopsasa
ho-la-dri-e
ho-la-dri-o.

 
 

El: "Kelkaj ŝatataj kantoj", kantlibro eldonita de
Kolding Esperanto-Klub,
ĉ. 1935 (???)
Aŭtoro - verkisto ? Ni ne scias!
Sed Birthe Trærup kaj Lars Kromann reviziis la interesan kanton.