Esperanto Nia
Poezio

H. E. Jensen
Preĝo.
Nun venis la paco
post akra batal' -
- somera donaco
post morda mistral'!

Milita detruo,
forrestu de ni
por paca konstruo
sub ombra foli'!

29.5.1945.

Notoj
El: Monataj Informoj/Silkeborg Esperantoforening.
N-ro 12, junio 1945, 2-a jareldono.