Esperanto Nia
|
| Petro Neeblulo Printempo en la aero. |
|---|
|
Mi sidis en la kel' trinkante kun geamikoj glas-klinkante, tiam mi vidis sun' brilante kaj tuj komencis versfarante. Ho! Vi printempo, amikino! Fidela, dolĉa amatino! Verdiĝas baldaŭ la arbaro; erantojn en grandega aro mi vidas tuj en la animo, por ili havas mi estimo. Adiaŭ vi, mallumo kelo, vi plu ne estas mia celo. Pro ĝojo mia kor' leviĝos - ke ĝi rompiĝos!
|
|
El: La Verda Espero, n-ro 2, februaro 1913. Eldonita de Aarhus Esperanto-Forening |
La verkisto: Petro Neeblulo |