Esperanto Nia
Artikolo

Babilaĵo pri ruliĝanta rado
Chr. Graversen

Imagu vagonradon ruliĝantan malra­pide antaŭen sur sia relo, unu metron en unu sekundo. Tiun rapidon havas kaj la rado kiel tuto kaj la radocentro, sed cetere la rapido de la radaj eroj estas tre malegala. Ni sekvu iun punkton, ekzemple en la periferio, de la momento kiam ĝi tuŝas la relon, ĝis ĝi post unu radturnigo denove tuŝas la relon, kaj ni dum tiu vojaĝeto atentu la rapidon de la punkto.

Unue, dum ĝi havas kontakton kun la relo, ĝia rapido kompreneble estas nulo; sed tuj ĝi ekmoviĝas, supren kaj antaŭen, atingas pli kaj pli grandan rapi­don, ĝis ĝi post kvarona radturnigo, en egalalto kun la radcentro, havas saman antaŭen-rapidon kiel la centro, unu se­kundmetron, kaj krom tio, ankaŭ ĝia suprenrapido en tiu momento estas unu sekundmetro, rezulte ĝia rapido nun estas ĉ. 1,4 sek-metroj.

Nia punkto iras plu. Atingante la plej supran situon dum la turnigo ĝi havas la rapidon 2 sek-met., sole antaŭen, ĉar en tiu momento ja ne plu estas supren­moviĝo.

De nun malpliiĝas kaj la alto kaj la rapido. En la momento de 3/4 turnigo la antaŭen-rapido estas unu, kaj la mal­supren-rapido ankaŭ unu sekundmetron, do rezulte ĉ. 1,4 sekundmetrojn. La ra­pido plu malgrandiĝas kaj atingas 0 en la momento de intertuŝo inter nia punk­to kaj la relo.

En tio ankoraŭ ne ŝajnas esti io priba­bilinda, kaj mi jam vidas la kapojn de la legantoj ektransformiĝi en grandajn demandsignojn. Sed, atendu momenton, dum mi donas al la digne glitante rado puŝon antaŭen. Jen! - Nu ĝi havas la antaŭen-rapidon 100 km pohore. Kaj nun ni faru similan rondvojaĝon kiel antaŭe. Nia rapido kreskas en la unua kvaronturnigo de 0 ĝis 140 km pohore, en la dua de 140 ĝis 200 km, en la tria ĝi malkreskas ĝis 140, kaj en la lasta ĝis 0.

Nun vi certe dankas la sorton, ke vi nur pense estis pasaĝero sur la rado, kvankam rapido de 100 km pohore ne estas io neĝenerala en nia tempo. Sed, imagi tion, ke eĉ ĉe plej rapidege ruli­ganta rado en ĉiu momento estas parto el ĝi kun rapido O, tio komence ne estas facile. Kaj eĉ pli malfacile estas imagi la teruran alternadon, la akcelon kaj la malakcelon, inter O kaj 200 km pohore dum ĉiu unuopa radturniĝo.

Ni esploru tiun akcelon iom pli: Se la radperiferio havas la mezuron 2 m, la rado faras 50.000 turniĝojn en 1 horo (je la antaŭen-rapido 100 km pohore), 1 turniĝo do daŭras 1/14 sekundon. En unu kvaronturniĝo, do en 1/56 sek., la rapido de nia punkto (de antaŭe) kres­kas de 0 ĝis 140 km pohore, fantasta akcelo, kiu daŭrante dum nur unu tuta sekundo donus al la punkto la rapidon de preskaŭ 8.000 km pohore, rapido pli ol trioble de kanonkuglo.

- Sed, kiel estas eble, ke la rado ne disrompiĝas je tiu terura akcelo?

La klarigo estas tiu simpla, ke la su­pre priskribita moviĝo de la rado ne estas reala; almenaŭ parte ĝi estas nur ŝajna.

Al penskapabla rigardanto ŝajnas ne­kontesteble, ke la molekuloj en la rad­periferio dum sia kontakto kun la relo estas senmovaj, ĉar ja okazas neniu interfrotado inter la rado kaj la relo. Sed la rigardanto rompiĝas atentante tiun senfrotan kontakton, ĉar li kompa­ras la moviĝon de la rado kun la tero. kiun li konsideras senmova; ĉar la relo estas senmova, li pensas, ankaŭ la raderoj tuŝante ĝin devas esti tiaj. Tute la saman senfrotan kontakton ni havus, se ni, anstataŭ movi la radon antaŭen, movus la relon malantaŭen. Certe estas, ke la relo (kun la tero) ne estas senmova, sekve la ŝajna senmoveco de la kon­cernaj radmolekuloj malaperas en nere­alecon; kaj sekve de la samaj konsideroj ankaŭ la supozita antaŭen-moviĝo fori­ĝas - en kompletan necertecon.

Ni nun ankoraŭfoje rigardu nian ruli­ĝantan radon, kaj zorge evitu komparon kun la tero aŭ alia nefidindaĵo. Kio nun restas el ĝia antaŭe supozita iom kom­plika moviĝo?

For estas la intermitaj haltoj, for estas la akcelo kaj malakcelo, kaj ankaŭ pres­kaŭ for estas la antaŭenmovigo, almenaŭ ĝi estas ekster tiu prikalkulo pri kaj grando kaj eĉ ekzisto. Restas nur unu certa moviĝo: simpia turnigo cirkaŭ la centro, tute egalrapida, ĉe la periferio 100 kilometrojn pohore.

Nia ruliganta rado eble tute ne ruli­ĝas, certe estas nur, ke ĝi turniĝas.

Notoj
El: Dansk Esperanto-Tidende, n-ro 11, dec. 1942.