Hej, hipa, hipa, hip, hip,
vi rajdas sur ĉevalo
preninta ĵus el stalo,
tra bela, verda valo,
sed gardu vin de falo,
li ĵetas vin — skandalo!
Hej, hipa, hipa, hip, hip,
vi rajdas sur azeno,
irigas lin kun peno,
obstina fenomeno,
sed kaptu! De l'rimeno
li ĵetas vin — ĉagreno!
Hej, hipa, hipa, hip, hip;
vi rajdas sur ansero,
plej dika sur la tero,
li blekas kun fiero,
atentu pri l' danĝero,
li ĵetas vin — mizero!
Hej, hipa, hipa, hip, hip,
vi rajdas sur porkido,
movigas lin kun fido,
jen eleganta vido,
sed gardu, de la brido
li ĵetas vin — perfido!
Hej, hipa, hipa, hip, hip,
vi rajdas sur genuo
rapide kaj sen skuo,
silente kaj sen bruo,
plej ĉarma la situo,
sed falas vi - tra truo!
(Ĉe la lasta vorto en ĉiu versaĵo
oni faligu rajdantan infanon inter la genuojn).