Esperanto Nia
Artikolo

Rememoroj el mia juneco
P. Dalsager

Estis aŭtuna vespero en la jaro 1896. Mi ĉeestis kune kun miaj ge­patroj kaj gefratoj konfirmacian festenon ĉe farmisto en vilaĝeto, 15 kilometrojn sudokcidente de la urbo Aarhus.

Je la deka vespere ni forlasis la festenan domon kaj forveturis en la malluman nokton.

Kiam ni alproksimiĝis al altloka­ta muelejo, ni rimarkis lumbrilon en la norda ĉiela regiono, kaj mia patro diris: Nun ni vidas, en kiu direkto troviĝas Aarhus.

Tamen iom post iom ni observis, ke la rebrilon ne faris la lumoj de Aarhus; tiu-ĉi vidiĝis pli ekzakte su­per la vilaĝo Hasle. Ĝi verŝajne devenis de brulego, kiu ie furiozis.

Mia patrino bedaŭris la malfe­liĉulojn, kiuj en tiu-ĉi nokto fari­ĝis senloĝejaj, kaj miaj du plej ju­naj gefratoj je tiu penso tiel ekti­miĝis, ke ili rampis sub la seĝojn de la veturilo kaj ne plu kuraĝis rigardi la rebrilon.

En Aarhus mi forlasis la vetu­rilon por iri al mia loĝejo. Je tiu tempo mi estis ĉefleŭtenanto kaj loĝis en la kazerno.

La sekvantan matenon dum la ekzerco en la kampo mi elmetis postenojn ĉe la vilaĝo Hasle, kaj kiam mi estis fininta tiun taskon, mi demandis al kamparano, kiu ha­zarde ĉeestis:

"Ĉu la brulego, kiu okazis pasintan nokton ne estis proksime al ĉi-tiu vilago?"
"Ne", li diris, "estis 15 kilome­trojn pli nordoriente en la vilago E."

Mi nun fariĝis atenta; ĉar en E. miaj gepatroj loĝas.
"Kiu posedas la brulitan bienon", mi demandis.
La kamparano diris nomon simile al tiu de mia patro.
"Ĉu iu vundiĝis pro la brulego, homoj aŭ bestoj", mi demandis.
"Homoj ne", li respondis. "La posedanto kaj lia familio ne estis hejme, nur maljuna virino. Rilate al bestoj pereis kelkaj bovinoj kaj kaprinoj".

Nun, mia patro estis la sola en la vilaĝo, kiu havis sufiĉe multajn kaprinojn. Do mi preskaŭ certe sciis, ke estis mia infaneca hejmo, kiu cindriĝis, kaj mi sciigas mian supozon al la kamparano. Li eldi­ris sian bedaŭron kaj tuj poste ra­kontis la aferon al mia kapitano, kiu ekvenis.

La kapitano afable permesis, ke mi tuj returnu al Aarhus por ekkapti biciklon kaj hejmenveturi por ekvidi, kia estas la situacio.
Kaj post ne longatempe mi estis survoje.

Kvin kilometrojn norde de Aarhus mi renkontis miajn du plej malgrandajn gefratojn, sidantaj ĉe dometo apud la vojo. La pasintan nokton, kiam fariĝis evidente, estis nia farmdomo, kiu brulis, la du infanoj ne kuraĝis plu veturi sed restis ĉe konatulo loĝanta apud la vojo. Tie ili dormis nokte kaj nun sidis senkuraĝaj ĉe la bordo de la ŝosea fosaĵo.

Mi konsolis ilin kiel eble plej bone kaj poste daŭrigis la bicikladon, ĝis fine mi atingis la bruelejon.

Kaj jen vere mia infaneca hejmo, kiu fariĝis nur fumanta amaso da brikoj kaj da nigraj lignaj pecoj.

Inter la ruinoj migradis multaj personoj: Fajroestingistoj kaj scivolemuloj. Ankaŭ miaj gepatroj kaj mia 76-jara avino ĉeestis. Ili klopodis kolekti la savitajn meblojn, kiuj detruitaj estis disĵetitaj en la ĝardenon.

"Kiel ekestis la brulego?" mi demandis.
"Neniu scias", diris mia patro.

Sed la jenajn faktojn mi eksciis: Je la sama tempo, kiam ni forlasis la festenan domon sude de Aarhus, mia avino intencis enlitiĝi. Ŝi do eliris por ŝlosi sian ĝar­denpordon. Antaŭe ŝi ĝin malfermis por rigardi, kiel estas la vetero. Ŝi tiam observis brilon sur la arboj de la ĝardeno. Sed la jenajn faktojn mi eksciis:

"Ĉu estas la luno, kiu ekleviĝas?" ŝi pensas, sed kiam ŝi rigar­das pli bone, ŝi vidas, ke estas brulo!

Brulas grenstako en la stakaro proksime al la grenejo.

Komprenante la danĝeron ŝi ku­ras malgraŭ siaj 76 jaroj al la ĉambro de la servistoj. Neniu estis hejme! Montriĝis poste, ke ili troviĝis ebriaj malsupre en la vilaĝo!

La maljuna avino kuras al la ĉambro de la servistinoj. Ĉi-tiuj jam enlitiĝis, sed rapide levigas.

Dume kelkaj najbaroj rimarkis la situacion. Ili alkuras kaj parte savas ĉevalojn, bovinojn, porkojn k. t. p. kaj poste malmultajn me­blojn. Sed ĉar la fremduloj ne ko­nas la lokajn cirkonstancojn, di­versaj bestoj mortas en la flamoj, ĉar la savantoj ne scias, kie ilin trovi.

La maljuna avino volas kuri en la brulantan domon por savi siajn dokumentojn, sed la najbaroj ŝin malhelpas, ĉar estas jam tro dan­ĝere.

Aŭdinte tiujn detalojn mi pli ekzakte rigardis la detruon. Mia patrino ploris je la vidaĵo.

La malfeliĉo tamen plej fortike estis sentata de la maljuna avino, kiu dum 53 jaroj vivadis en tiu domo. Ŝi nun devos translokiĝi alien, sed neniam ŝi sentis sin tute hejme aŭ ĝoja en iu alia konstruaĵo. Ŝi mortis du jarojn post la brulego.

Rigardante la fumantan ruinon mi ekmemoris vintran nokton en mia infaneco, kiam brulo minacis mian hejmon. Brulis nome en unu el niaj kamentuboj la fulgo, kaj la fajreroj disĵetiĝis super la pajlajn tegmentojn kaj super amason da pajlo, kiu post draŝado troviĝis en la korto.

La servistoj rapide alportis longan ŝtupetaron, rampis la tegmenton, ŝutis sablon en la kamentubon kaj per tiu-ĉi rimedo estingis la fajron.

Feliĉe la fajreroj ne ekbruligis, ĉar kuŝis neĝo sur la pajlo, sed mi ekhavis grandan timon, kaj ofte pli malfrue mi sonĝis, ke la domo brulas. Kaj ĉiam poste mi kaŝis longan tranĉilon, per kiu mi intencis tranĉi la ŝnurojn de la bestoj, por ke ili rapide eliru el la ŝtalo.

Jen la ŝongo fariĝis realeco, sed mi ne ĉeestis por savi la brutaron.

Post la brulo la polico faris multajn demandadojn, sed la bruliganto ne estis trovata.

Pro diversaj kaŭzoj miaj gepatroj sekrete suspektis najbaron, kies farmbieno troviĝis nur dek metrojn de nia domo. Ili pensis, ke li deziru, ke ambaŭ farmdomoj bruliĝu. La pasintan vintron du grenstakoj en lia stakejo brulis ­en la ventflanko. Ŝajnis ke estis la intenco de la bruliganto bruligi ambaŭ farmdomojn. - Ankaŭ tiam la bruliganto ne estis trovata.

La jaroj pasis, kaj la kaŭzo de la brulego ne klarigis.

Dume mia plej juna frato fariĝis pastro. Li ofte skribis religiajn artikolojn en la ĵurnaloj. Inter alie li skribis kristnaskan artikolon en mallibereja ĵurnalo. Kaptito en la pundomo de la urbo Hor­sens legis ĝin kaj ankaŭ rimarkis la subskribon de mia frato.

Nun tiu-ĉi kaptito, Johannes C., devenis de bona hejmo en E., kaj en sia infaneco li sidis en la lernejo apud mia frato.

Sed tiu Johannes C. fariĝis ŝtelisto kaj finis en la malliberejo, kaj ĉiufoje kiam li regajnis la liberecon, denove li ŝtelis. Li nun skribis al mia frato, ŝajnigis pentanta kaj - ­pro iama konateco - li petis poŝhorloĝon de mia frato. kiu vere sendis tian al la malliberulo.

Tiu-ĉi montris grandan emocion, dankis kortuŝite kaj skribis - ­estis en la jaro 1927 - al mia fra­to, ke kvankam li havigos al si al­donan punon, li nun konfesos, ke estas li, kiu bruligis nian farmdomon antaŭ pli ol 30 jaroj! Sed okazis senintence, per malatento. Li estis ŝtelinta monon kaj diversajn multekostaĵojn en Aarhus kaj estis kaŝinta la aĵojn en unu el niaj grenstakoj. La 11-an de oktobro 1896 vespere li deziris preni kel­kajn de la ŝtelitaĵoj, sed en la mal­lumo li vane serĉis la kaŝejon. ­Li ne havis lanternon sed devis ek­bruligi alumetojn por trovi la ka­ŝejon. Pro tio li nevole fariĝis bru­liganto. Li rapide forkuris, la gren­stako brulis, la ŝtelitaĵoj brulis kaj nia farmdomo brulis!

Kiam mi aŭdis pri tiu konfeso, mi diris al miaj gepatroj: "Nun via eksnajbaro povas ripozi trankvile en sia tombo!" Li nome mortis an­taŭ kelkaj jaroj.

Tiamaniere la kaŭzo de la bru­lego fine klariĝis, kaj miaj gepa­troj ĝin do eksciis, antaŭ ol ili mor­tis. Ili ambaŭ mortis du jarojn pli malfrue.

Notoj
El: Dansk Esperanto-Blad, n-roj 6/1932, 8/1932 kaj 9/1932.